EFEKTIKA (N). 1500.

Gr: .

A: ephectic. F: ephéctique. G: Ephektiker. H: eféctico. I: efettico. P: efético. R:

 

1. Erudicia vorto, el la greka adjektivo (= haltiganta pro hezito, sindetenanta) (vd Gr: 1501), uzata de Diogeno Laerta, por nomi la pironan haltigon de la juûo (DL, IX, 69-70).

Etimologie, efektika devenas el , - (= havi super, okupi, sindeteni, halti). Plurale: .

Adjektiva radiko.

 

2. Efektika, malofte uzata vorto, estas propono de haltigo (greke ) de la juûo, pro la neebleco decidi. Jen la skeptikismo proponita de Pirono (î. 200 a.K.).

Por pluraj nuancoj de duboj estis uzataj de antikvuloj kvar nomoj, kies diferencoj rilatis al tiutempaj semantikaj diferencoj: efektika (de sindetenanto), skeptika (= de observanto) (vd), zetetika (= de esploranto) (vd), aporetika (= de hezitanto).

E. Pauli.

 


EFEKTIKÓS. (Gr: 1501).

 

Greka esprimo, en adjektiva formo, , siavice el signifanta efektika (vd), haltanta la juûon, enkadre de la verbo , - (= halti, sindeteni), kunmeto el (= sur, îe, en ) kaj , - (= havi).

Kune, efektikos, zetetika (vd), skeptika (vd), aporetika (vd), estas kvar mensaj sintenoj rilate al certeco, laö klasifikado de la skeptika Piro (DL IX, 69-70).

E. Pauli.

 


EFEKTIVA (+). 1502.

L: effectivus.

A: effective. actual, real. F: effectif, réel. G: effektiv; wirklich. H: efectivo, real. I: effettivo, reale. P: efetivo, real. R: (effektívnyj); (dejsvítelnyj)

 

1. Etimologie, efektiva devenas el la latina effectivus, siavice el efficio, , effectus, -ere (= fari).

Adjektiva radiko. Vorformoj: efektiva, efektive (latine effective), efektivi (ntr), efektivo, efektiva o, efektiveco, efektiviûi, efektivigo (vd), efektivigado.

 

2. Efektiva estas io, kio estas reale ekzistanta. Nuance, efika inkluzivas la agon, dum efektiva. Ekzemple, efektiva surprizo estas sufiîe granda reala surprizo; sed efika surprizo estas tiu, kiu havas rezulton, ekzemple, ïanûi la etoson.

Oni notu, ke la germana wirklich akcentas la realecon de io kontraste kun la ebleco. La latinidaj ekvivalentoj elstarigas la realigitan realon kontraste kun tio, kio restas nur dezirata aö imagata.

E. Pauli.

 


EFEKTIVA KAÖZO. 1503.

L: causa efficax.

A: effective cause. F: cause effectif. G: effektiv Kausalitaet. H: causa effectiva. I: causa effetiva. P: causa efetiva. R:

1. Efektiva kaözo estas dirite pri la kaözo reale kaözanta, kontraste kun falsa, aö ïajna. Ekzemple, efektiva kaözo de la pluvo estas la diferenco de varmo de la atmosfero, kaj ne de la mitaj interpretoj.

Nuance, efika kaözo (vd 1510), kontrastas kun forma, cela, materia kaözoj, dum efektiva kaözo diriûas pri la aötenta kaözo.

 

2. Mirakloj pro malatento al la efektiva kaözo de la fenomenoj. Iluzie oni povas kredi je kaözo, kiu fakte ne estis efektive tia, sed alia.

Kutime homoj ne estas sufiîe lertaj interpretistoj pri mirindaëoj kaj pri rakontoj de viziuloj. Pro tio la homaj konvinkoj, kredoj, moroj, tradicioj rezultis el malbone interpretitaj okazaëoj, kiuj kumuliûas sen kritika penso, tra la jarcentoj en la tiel nomitaj sanktaj skribaëoj de pluraj popoloj. Tiuj homoj ankaö ne kapablas interpreti per la efektiva kaözo feliîajn solvojn enkadre de malfacilaj situacioj. Rezultoj de nekonataj naturaj fortoj estas tuj false atribuataj al bona Dio, kiu tamen ne estis la efektiva kaözo

Kvankam eblas mirakloj, tio ne signifas ke fakte ili okazas. Ili certe ne okazas tiel facile ol simplaj homoj imagas, îar la efektivaj kaözoj de la mirindaj fenomenoj povis esti aliaj, îar la saûa Kreinto ne kreis tute kahosan mondon.

 

3. La integra kompreno. Kvankam efektiva kaözo diriûas îefe pri efektiva efika kaözo, la afero ankaö diriûas pri la aliaj kaözoj, - cela, forma, materia, - pri kiuj povas okazi miskompreno. Per integra kompreno de îiuj kaözoj kune, certaj ïajnaj aberacioj de la efikaj kaözoj fariûas tamen koheraj.

Por taksi la tutaëon, gravas do scii, pri îiu afero, kia estas la koncerna efektiva efika kaözo, la koncerna cela kaözo, la koncerna forma kaözo, kaj eî la koncerna materia kaözo.

Koni îiujn efektivajn kaözojn estas la samo ol havi la sciencon, îar el ili konsistas la tuta realo.

Simplaj homoj ne kapablas atingi tiun saûon, de integra kompreno de îiujn efektivajn kaözojn, kaj pro tio ili karambolas antaö la okazaëoj.

E. Paöli.

 


EFEKTIVIGO. 1504.

A: make actual. F: exécution. G: H: efectivacion; efectuación. I: effetuazione. P: efetivação. R: (osutchestlénie).

 

1. Vortformado el efektiva (= io, kio estas reale ekzistanta).

 

2. Efektivigo estas ago fari, ke io estu efektiva, tio estas reale ekzistanta. Do, ke io fariûu fakto (latine factum).

 

3. Principe, efektivigo rilatas al ekzisto, ne al la esenco de tio, kio efektiviûas. Koncerne al esenco, ûi rilatas al maniero ekzisti. Sekve, kiam io efektiviûas, ordinare ankaö ûi inkluzivas malrekte la manieron esti, kaj do al esenco, al formo, al ideo.

4. Kiu konscie efetivigas ion, tiu estas gvidata de gvidanta ideo. Pro tio, oni kutime asertas, ke la efektivigo estas realigo de ideo pri la efektiviûinta afero.

Îar la ideo antaövidas la formon de la farenda afero, la efektivigo direblas ankaö realigo de tiu formo.

Kompreneble, îar formo (esenco) estas nur la maniero esti, la efektivigo rilatas unue al ekzisto, kaj nur aldone al formo samtempe okazanta.

Nekonsciaj operacioj de efektivigo ne estas rekte gvidataj de antaöa ideo. Tamen, oni imagas iun ontologian gvidadon, per kio la rezultinta afero efektivigata havas almenaö proporcion kun la efikiga kaözo (vd 1514).

 

Enkadre de la proporcio inter kaözo kaj efiko situas la skolastika principo "îiu kaözo agas simile al si mem" (vd 1471).

5. Kiam la gvidanta ideo estas rigardata kiel gvidanta la efektivigon, tiu ideo estas arketipa (vd), îar ûi rekte antaöe bildigas la rezulton.

En platona filozofio la gvidanta ideo estas efektive ekzemplerisma (vd 1671) rilate la efektivigon.

En tomisma filozofio ekzemplerismo estas simila al tiu de Platono, sed la gividanta ideo ne estas reala individua ideo, sed la esenco de îiu afero, kaj kiu lastainstance estas imito de la dia esenco (vd).

Por aliaj la efektivigo aperas nur kiel okazaëo; sed tiu fakteca vidpunkto estas malfacile komprenebla. Devas ekzisti proporcio inter kaözo kaj efiko, se oni akceptas la fundamentan internan raciecon de la ekzisto. Cetere, la pura okazaëo montriûas esti kontraö la îiutaga konstato pri la faktoj, îaj tiuj fakto ne okazas kahose.

E. Pauli.


EFEKTO (+).1505.

L: effectus, -us; effecctum, -i.

A: effect, impression producet. F: effet, impression. G: effekt. H: efecto. I: effetto. P: efeito. R: (efekt).

 

1. Etimologie, efekto devenas el la latina substantivo effectus, -us (= efiko), la samo kiel effectum (= efiko), ambaö el la verbo effico, -ci, -ctum, -ere (= efiki).

Substantiva radiko. Vortformoj: efekto, efekti (ntr) efekta, efetokapabla, ludefekto, sonefekto. Eblas la vortformo efektiva, per la regula almeto de la sufikso -iv-. Sed prudente oni preferu efektokapabla, îar ekzistas ankaö la radiko efektiv-a (vd 1501).

 

2. Efekto estas impreso sur la spirito, per efiko de io kapabla impresi, pro ties grandeco aö intenseco. Ekzemple, impresas naturaj fenomenoj, panoramoj, kosmaj distancoj. Ankaö impresas artefaritaëoj, ekzemple domegoj, grandaj aviadiloj, elekitronikaj aranûoj. Same povas impresi artaj verkoj, kiam ili estas vere esprimivaj aö kiam ili estas spektaklaj.

Nuance, fenomeno estas tio, kio prezentiûas al kono, dum efekto estas rezulto. Pro tiu diferenco, rekomendindas, ke oni evitu uzi fenomeno en la senco de efekto.

Foje fenomeno rimarkinda estas nomata fenomeno, pro tio, ke ûi havas pli granda efekto. Ekzemple, fenomenoj de la naturo. Sed, principe, îio kio prezentiûas al kono estas fenomeno, kun iom da efekto. La diferenco estas nur de grada emfazo.

 

Komparu ankaö efiko (vd), - rezulto de kaözo, - kaj efekto, - impreso sur la spirito, kiel jam dirite. Sed efekto estas tre proksima de kaözo, îar ûi agas kiel kaözo sur la psikan staton de la individuoj.

3. Specoj. Laöforme, efekto povas esti, ekzemple, laögrade forta, aö milda; agrabla, aö malagrabla.

Laömaterie, efekto povas povas diferenciûi koncerne al la objekto.

Gravas la distingo inter efekto rezultinta el la kono kiel kono, celanta la veron pri la objekto, kaj la efekto rezultinta el la volo, celanta la bonon kiel pleniganta la potencialojn de la esto kiu volas.

Ordinare, koni estas io agrabla, pro la informo pri la objekto. Principe, koni estas io agrabla. Ne nur la volado agrablas pri komunaj aliaj objekto plaîas. Sed, kiam la kono plaîas, tiu plaîo okazas en la volo mem, en la senco, ke volo deziras ke la kono okazu.

 

4. La estetika efekto, aö estetika impreso (vd) rilatas al kono, kiel avertite. Post îiu kono venas la rezultinta agrablo kiel efekto.

Admiro (vd), same kiel estetika impreso, ankaö rilatas al kono.

 

Kelkaj objektoj, precipe la perfektaj, rezultigas pli da estetika efekto kaj admiro. Difiniûas, ekzemple, belo kiel elstara perfekteco, estas tre kapabla rezultigi estetikan impreson, aö estetikan efekton.

5. Ordinare artisto samtempe celas esprimi ion, kaj per tiu esprimo li ankaö celas krei la estetikecon kiel efekto. Estas do la estetikeco unu el la celataj efikoj de la arto. Se la homoj venas, kaj havas la estetikan efekton, kaj admiras la verkon, - la artisto sukcesis.

Esprimi, jen la esenca en arto. La estetikeco estas nur psika propraëo de la esprimo. Sed la perfekteco okazas, kiam esenco kaj propraëo kune estas.

E. Pauli.

 


EFEMERA(+).1506.

Gr: µ . L: ephemerus, -a, -um.

A ephemeral. F: éphémère. G: ephemer, eintaegig; zeitaetig. H: I: effìmero. P: efêmero. R: (efemernyj).

 

1. Etimologie, efemera devenas, tra la latina ephemerus (= unutaga, efemera), el la greka µ (= taga, de unu tago), kunmeto el (= sur, pri, de...) kaj µ (= tago).

Same devenas la latina ephemeris, -idis (= kalendaro, tagolibro, efemeridoj), koresponda al la esperanta vorto efemerido (vd).

 

2. Efemera ekvivalentas al mallongedaöra. Ekzemple, efemera riîeco, efemera beleco, efemeraj proponitaj neologismoj.

Similas efemero al simpla transformo de stato de la naturaj aferoj. Hodiaö la aferoj estas tiel, morgaö ili estas jam aliel.

Kio estas transformo? Jen afero ne facile klarigebla, same kiel la movo ûenerale.

 

Ankaö similas efemero al morto (vd), îar unu stato de la naturo mortas rilate tiun, kiu naskiûas.

Kio estas morto? Eble morto, estas ankaö nur pli fundamenta transformo sen substanca malapero de tio, kio oni diras esti malaperanta.

En la naturo, efemera vivo sekvata de transformo, aö de morto, povas esti, - laö unuj, - nur kikla leûo de la sama afero, kiel la dormo kaj maldormo; laö aliaj, efektiva substanca perdo de la vivo.

Sed kio estas transformo kaj kio estas morto, jen temoj kiuj ne facile elîerpiûas, kaj sekve nek la demando pri la efemero elîerpiûas.

3. La efemera karaktero de la homa vivo estas averto, por ke la homoj ne tro okupiûu pri la morgaöa riîeco, kaj prefere vivu pli intense sian nunan tagon.

La prudentaj homoj distingas inter efemeraj bonoj kaj bonoj kapablaj resti almenaö ûis morgaö. Kiam oni havas sufiîe por morgaö, la efemeraj bonoj restas dumtempe sendanûeraj.

Nuance, asketismo (vd) temas pri rigoraëoj kaj perfekteco.

Radikala asketismo forskuas îiujn efemeraëojn.

Milda asketismo avertas pri prudenteco rilate efemeraëojn tiamaniere, ke ili estu uzataj nur kiam ili estas sendanûeraj.

 

4. Homoj, kredantaj je la postmorta supernatura vivo surbaze de merito, ne bezonas troigi siajn avertojn kontraö la ordinare bona îiutaga vivo.

Oni ekvilibru la nunon rilate la morgaöon kaj rilate la praan estonton tiamaniere, ke la estonto havu, kiom eble, sian komenciûon jam en la nuna îiutaga feliîo. Esti feliîa estas la rekta vojo de la naturo. La kompenco de feliîo estas resti daöra.

E. Pauli.


EFEMERIDO, -OJ. 1507.

G: µ - . L: Ephemeris, -idis.

A: ephemerides. F: éphémérides. G: Ephemer id. H: efemérides; efeméridas. I: effemèride. P: efeméride. R: (efemeríd).

 

1. Erudicia vorto, kutime uzata plurale, el la greka, per kunmeto el (= pri) kaj µ (= tago).

 

2. Efemerido, en klasika kunteksto, estas la notoj de la îiutaga farendaëo. Estis dirata efermido, ekzemple, la sinsekvo de ritoj dum la tago en temploj.

La nuntempa uzo de la vorto efemerido ordinare signifas la îiutagan rememorigon de pasintaj eventoj dignaj je honoro, kaj nun en la koresponda tago, kiam ili okazis.

 

3. Rekomendindas, efektive, ke la okazaëoj de la pasinteco estu rememorigataj, precipe pro civitaneco kaj por eduko de la novaj generacioj.

Oftas la rememoro de la fondotago de la urbo, de la nacio, de la loka lernejo, de gravaj homoj, ktp. Ekzemple, Efemeridoj de Ïtato Santa Katarina (vd) (P).

 

4. Plurale uzata en astronomio, efemeridoj estas tabeloj sciigantaj la pozicion de astroj, precipe planedoj, por îiu tago de la jaro.

E. Pauli.

 


EFERENTA (N). 1508.

L: efferens, - entis.

A: efferente. F: efférent. G: centrifugal. H: eferente. I efferente. E: eferente. R:

 

1. Etimologie, eferenta devenas, tra la latinidaj, el la latina participo kaj adjektivo efferens, siavice el effero, extuli, elatum, -erre (= porti), kunmeto el ex (= el) kaj fero, - erre (= porti).

Ajektiva radiko.

 

2. Eferenta , en iu ajn sistemo, diriûas pri io elportana el la interno al ekstero. Ekzemple, eferentaj tuboj, eferentaj nervoj, eferentaj psikaj fenomenoj. Kontraste kaj inverse, okazas la aferentaj (N), aö malefentaj nervoj.

3.Apartaj esploroj pri la nervoj kiel portantoj de la psikaj procezoj kaj agoj el nervaj centroj de la spino kaj de la cerbo. Inverse, maleferentaj estas la procezoj okazantaj en la eksteraj finaëoj ekde kiuj la impresoj eniras la sistemon. Oni esploras kiaj procezoj estas specifaj en eniro, kiaj en la eliro.

Kutime oni imagas, ke la psika procezo iras laölonge de la aferentaj kaj eferentaj nervoj. Eble, tamen laölonge de la nervoj iras nur la elektronika kurento. La psiko estas imanenta fenomeno, kiu okazas nur interne de îiu îelo, - kaj en îiu laö la koncerna kapablo. Precipe en la cerbo estas îeloj eksterordinare kapablaj.

E. Pauli.

 


EFIKA KAÖZO... 1510.

 

1. Efika kaözo, en ordinara linguaëo, similas al kaözo mem.

Oni rimarku, tamen, ke kaözo signifas pli vaste, îar okazas ankaö cela kaözo, forma kaözo, materia kaözo.

 

Entute, kvar estas la fundamentaj kaözoj:

Du estas internaj kaözoj, kaj do konsistigaj, - la forma kaözo (vd 3761) kaj la materia kaözo (vd 3766).

Du estas eksteraj kaözoj, - la efika kaözo (vd 3758), pri kio nun estas la temo - kaj la cela kaözo (vd 3755).

Estas do efika kaözo en kontrasto al cela kaözo; kaj forma kaözo estas en kontrasto al materia kaözo.

 

2. Cetere, efiko rilatas emfaze al efektiva rezulto, dum kaözo nur signifas la forton, el kio originas la efiko.

Pro la nuanca distingo inter efikiga kaj efika, okazas la distingo inter efikiga kaözo (vd 1514) kaj efika kaözo, pri kio nun estas la temo.

 

3. Historie, unue sisteme okupiûis pri la kvar kaözoj, Aristotelo. Li avertis, ke îiu afero estas esplorata per la kvar kaözoj, kaj ke per la kvar kaözoj plenumiûas la esploro.

 

4. La empiriaj sciencoj restas precipe en la esploro de eksteraj kaözoj, precipe de la efikaj kaözoj. Sekve la empiriaj sciencoj reduktûas preskaö nur al la eksteraj rilatoj, pli klare percepteblaj per la sperto. La filozofiaj sciencoj etendiûas ankaö al la celaj kaözoj, kaj precipe al la internaj kaözoj, tio estas, al la materiaj kaözoj kaj formaj kaözoj.

Sed tiu sukeceso de la filozofio devas ricevi epistemologiajn pruvojn sufiîe akcepteblajn. Jen, kiam racionalismo (vd) estas optimisma rilate la validecon de la rezultoj, dum empiriismo (vd) restas malpli optimisma.

E. Pauli.

 


EFIKECO. Principo de... 1511.

 

1. Principo de efikeco estas aserto, kiu servas kiel fundamenta veraëo, sur kiu baziûas aliaj malpli fundamentaj asertoj, laö jene: îio ekzistas per efiko, aö per propra efiko, aö per efiko de alia.

Alidire, - kio ekzistas per si mem, tio ne bezonas esti efiko per alia.

inverse, - kio io ekzistas sen propra efiko, tio ekzistas per alia.

 

Nuance, principo de kaözeco povas esti dirata pri îiuj kaözoj, la efika, la materia, la forma, la cela, dum principo de efiko nur direblas pri la efika kaözo.

Tamen kutime, oni simple diras principo de kaöseco (vd 3650), por rekte signifi nur la principon de efiko, îar inter la fundamentaj kaözoj la îefa estas la efika, fronte al la cela, materia, forma kaözoj.

Oni distingu ankaö inter efikiga kaözo (vd 1514), kiu igas la kaözon pli sukcesan, kaj efika kaözo, kiu nur signifas la kaözadon mem.

 

2. Supozas principo de efiko al alia pli fundamenta, - nenio povas ekzisti senracie.

Se ne estus necesa la racieco, estus ebla ekzisti sen sufiîa efikeco.

Ankaö estus ebla, ke malpli forta efika kaözo havu pli grandan efikon ol la kaözo.

Per la empirio oni neniam konstatis la kontraöon. Sed per tiu empiria konstato oni tamen ne klarigas pro kio, tio neniam okazas.

E. Pauli.

 


EFIKI (*), -O, -ECO.1512.

L: effectum; efficere.

A: have effect; effect; efficiency. F: être efficace; effet; efficience. G: stattfinden, wirken (tr); Wierkung; Wirksamkeit. H: efectuarse; efecto; eficiencia. I: effettuare; effetto; Efficienza. P: efetivar-se; efeito; eficiência, efucácia. R: (effékt), verbo kaj substantivo; (déisvie).

 

1. Etimologie, efiko devenas el la latina effectum (= efiko), siavice el la verbo effico, -eci, -ectum (= fari, produkti, finigi la faron, perfektigi), kunmeto el ex (= ) kaj facere (= fari). Tiu lasta facere estas enkadre de la hindeöropa radiko de (= meti, fari), koresponda al la grekaj µ (= meti), (tezo).

Verba radiko. Vortformoj: efiki (ntr), efiko, efika, efikanto, efikeco, ekefiki (ntr), retroefiki (ntr), senefika.

2. Efiko estas tio, kio rezultis el la ago de efika kaözo (vd 3653). Ekzemple, saniga efiko de la sunradioj; malbonaj efikoj de laatombombo; efiko; efiko de bona kondukto sur la socia medio; efiko de la krea volo de Dio. Nuance, efekto (1505) estas nur apartas efiko, de io, kio kapablas impresi spiriton, dum efiko rilatas la produktivan rezulton ûenerale.

 

3. La filozofia demando pri la efiko ne estas nur pri la fakto; la empiria scienco nur okupiûas pri la eksteraj rilatoj determinitaj de la faktoj, îar la empirio nur atingas tiujn eksterajn rilatojn; dume, filozofio okupiûas ankaö pri tio, en kio konsistas la efiko mem, kies naturo estas do determinenda.

Kvankam multaj estas la specoj de efiko, la naturo de îiu efiko enhavas la karakteron de io, kio ne ekzistis kaj eniris la ekziston; povas okazi ke dum io eniras la ekziston, io alia foriras, sed ambaökaze la afero diriûas pri la ekzisto, unu kiu komencas ekzisti, alia kiu lasas la ekziston.

 

4. Laö la vasteco, la efiko povas esti konceptata kiel substanca, se ûi okazas laö la tuta enteco, el la nenio en la ekziston; kiel ïanûiûo okazigata en la jam ekzistanta esto.

Îefe la substanca efiko estas nomata kreo (vd); tamen kutime oni ankaö uzas la saman vorton "kreo" por mencii akcidentan produktadon.

Oni ne konas per empiria konstato, îu okazas la substanca efiko, aö kreo laö la tuta entenco. La fenomenoj nuntempe okazantaj en la en la mondo reduktiûas al ne substancaj ïanûoj (vd ).

Se tiuj pli fundamentaj ïanûoj (vd) efektive okazas, empirie oni ne scias.

 

5. La interna rilato de la efiko al la kaözo ne estas empirie konstatebla, se niel ekstera aperaëo (vd) aperanta por antaöa aperaëo. Alidirite, - kiel fenomeno apaeranta pos la antaöa fenomeno.

Sed la efikoj okazas tiel ofte unuj post aliaj, kaj ;kun regula proporcio, ke oni povas almenaö per hipotezo imagi, ke la proporcie venantaj poste estas kauzataj de la koncernaj antaöaj.

La empiriismaj filozofioj, kiam reduktataj al siaj koheraj limoj, ne povas efektive akcepti ke oni konas empirie la realan kaözadon, îar îiukaze ûi estas ne fondita hipotezo.

Kelkaj racionalismaj filozofioj, ekzemple tiu de Kantio, akceptas la principon de kaözo kaj efiko almenaö kiel leûo de la menso, kvankam sen efektiva aplikado en la mondo de la fenomenoj. Tiuj fenomenoj estas organizataj de la menso, per meto de unuj post aliaj, sed efektive ne estas kaözataj unuj de aliaj.

Sed aliaj formoj de racionalismaj filozofioj metas la kaözeca efiko kiel ena operacio de la ento. Pro tiu akceptata valideco de la realeco de la efiko, ili pritraktas la efikon, kiel efektive rezultanta el la ago de la kaözoj.

 

6. Post la antaösupozo ke la efiko devenas efektive el la kaözo, eblas aserti ke la efiko estas la ontologia esprimo de la enteco de la kaözo. Do, la efiko montras la entecon de la kaözo. Pere de la efikoj, oni konas alian estaëon, kiu montris sin per la kaözado de tiuj efikoj.

Plie, - la kono de la efiko kiel efiko, kaj la kono de la kaözo estas simultaneaj. La procezo fariûas pere de analizo. Per tiu analizo la ;intelekto mem malkovras rekte en la ento mem, ties entajn strukturojn. Tiam la intelekto kapta ke tiu ento dependas de alia, kiu fariûas konata kiel kaözo.

La analizo ankaö malkovras ke okazas proporcio inter la efiko, kiu ne povas esti pli granda, kaj la kaözo. Surbaze de alia plifrundamenta principo, nomata sufiîa racieco (vd ), la analizo montras ke ne eblus ke la efiko estus pli granda ol la kaözo.

Inverse, tamen, kaözo povas esti pli granda ol la efiko. Sekve, la efiko estas esprimo de la kaözo, sed ne necese pri la tuta kaözo. La proporcio inter kaözo kaj efiko restas do analogia, ne necese univoka. Tiusence, la teisma filozofio informas pri la dia ekzisto kaj naturo, îar postulas Lin kiel kaözon de tiu mondo. Sed li estas nur analoga al tiu kreita mondo.

Közo univoka (vd), tio estas egala al la efiko, devas esti egala al la efiko. Sekve, se la univoka kaözo estus intense senfine infinita, ûi kaözus egale intense senfine infinitan efikon; la rezulto estus alia infinita Dio. Paradokse, tio signifas ke Dio kreas al si mem, îar tiu alia infinita Dio estas reveno al si mem. Efektive, la memstareco de Dio estas esti kaözo de si mem.

Se la efiko estas finita, la univoka kaözo estas ankaö finita. Sekve, se la ;univoka kaözo ne kapablus ekzisti nur per si mem, ûi postulus siavice alian, infinitan.

 

7. La simultaneeco de kaözo kaj efiko povas okazi en la tempodaöro, îar la sinsekvo estas postulata nur de la enteca dependeco. Tiusence, la efiko, kvankam io kauzata, povas ekzisti ekde de la eterna pratempo, tiel eterne kiel la eterna kaözo.

Tamen, îar la eterna esto daöras ekde îiam kaj daöros senîese, tiu kaözo povas kaözi kun la rezulto en îiuj tempoj. Pro tio, eblas, ke la kreita mondo ïanûiûu laövole de la eterno kaözo.

Se ne estus tiel, la kreita monto en la komenco restus îiam la sama tra la tempo. Îiu ïanûo estas nova kreo, kiu tamen povas esti kreo ekde la eterno, sed kun efiko nur en la ûusta tempo elektata.

Oni atentu ke en îiu ïanûo aperis io nova koncerne al enteco, kaj tio nova devas havi sufiîe proporcian kaözon. Tiu proporcia kaözo ne ekzistas en la ïanûanta estaëo. Okazas do neceso de reveno al la fundamenta dia kaözo.

Jen doktrino, kiu siavice povas havi nuancajn variojn, per kiuj distingiûas okazismo (vd), ontologiismo (vd) kaj malpliradikalaj sistemoj, kiuj parola pri la helpa kaözo (vd) en îiu natura ago.

8. La juda kaj kristana kredo asertas, ke la kreo de la mondo okazis en iu determita tempo kaj kun sinsekvo de ses tagoj (Gen. 1,1 ks).

Tomaso el Akvino (1225-1274) enmetis la distingon, que la kreo jam okazis ekde de la eterno, - îar Dio estas nur unu senïanûa ago (actus purus), sed nur la efiko okazis poste, en determinita tempo, kiel skribite en la Biblio.

E. Pauli.


EFIKIGA KAÖZO. 1514

1. Efikiga kaözo estas tiu, kiu faras al la efika kaözo (vd 1510) esti efektive efika. Ekzemple, la dia kaözo estas dirata, rilate la kreitan kaözon, esti efikiga. Kontraste, malefika kaözo estas tiu, kiu ne kapablas efiki sur tion kaözendan. Dum efika kaözo îefe signifas distingon enkdadre de la kvar fundamentaj kaözoj, rilate al celan kaözon, forman kaözon, materian kaözon, malsame la efikiga kaözo estas tiu, kiu efektivigas iun ajn kaözon.

 

Nuance, helpa kaözo (vd) estas nur almeto de forto al alia kaözo tiamaniere ke ambaö kunlaboras por komuna rezulto, dum efikiga kaözo fortikigas malplifortan kaözon. Ekzemple, kiu bone manûas, tiu efikigas siajn fortojn; kontraste, homo helpanta infanon païi, ne fortikigas la infanajn gambojn, sed nur almetas fortojn por komuna rezulto.

Aldone, efikiga kaözo, krom esti efikiga, povas esti helpa kaözo, se la efikigo estas farata por helpi.

2. La temo pri la efikiga kaözo, per kiu Dio efikigas la kreitan kaözon fariûis tre polemika en filozofio kaj teologio.

Oni povas aserti, ke Dio efikigas la liberan volon, kiel libera kaözo. Tiusence la libera volo ne perdas sian liberecon. Inverse, la dia efikigo de la libera volo faras ankaö ke la libereco efikiûu precize enkadre de la libereco.

 

Jen kampo kampo de la diskutoj, kies rezultoj estas la kontraöaj tezoj: determinismo (vd), antaödeterminismo (vd), fatalismo (vd), jansenismo (vd), molinismo (vd), kaj similaj.

En ontologisma kunteksto, la franco Malebranche asertis: "Dio volis, ke mia brako estus movigita... Sia volo estas efikiga, estas neïanûebla" (Entretiens métaphisiques, VII, § 13).

E. Pauli.

 


EFIKO, BONA KAJ MALBONA. Ago kun duobla... 1515.

A: action with double effect. F: action de double effet. G: Aktion mit doppelte Effekt. H: acción con doble efecto. I: Azione con effeto dóppio. P: ação com duplo efeito. R:

 

1. El la tri fundamentaj specoj de kaözoj, - kono, ago, faro, - precipe gravas la problemo de duobla efiko en ago, foje unu bona, la alia malbona, îar ago okazas per iniciato de la aganto, kiu povas esti libera, kaj sekve devas atenti la honestecon de tiu iniciato.

Principe, okazas proporcio inter kaözo kaj efiko (vd 1517), kaj sekve inter kono kaj objekto konata, inter ago kaj aga rezulot, inter faro kaj faritaëo.

Ankaö principe estas bona la efiko, kiu okzas proporcie al kaözanto. Sekve, ordinare estas bona îiu ago rekte proporcia al aganto, kaj ankaö sekve la alia parto de duobla efiko nur povas esti akcidence malbona.

 

2. Agoj povas okazi en sinsekvo kaj en rilato al aliaj. Jen kiam okazas pluraj efikoj, kaj tiam aperas la okazo de la tiel dirita duobla efiko, unu bona, alia malbona.

El ago honesta celanta bonan rezulton povas eliri samtempa malbona efiko. Pluraj estas la ekzemploj en gravaj aferoj:

fumi por senti plezuron, - bona ago, - iom post iom detruas la vivan sistemon;

homo, dum defendas sin, - bona ago, - mortigas la agresanton;

fortanîita utero, pro kancero, - bona ago, kiel sindefendo, - povas enteni embrionon, kiu sekve mortos;

analgezo, por mildigi fortan doloron, - bonan agon, - povas samtempe kaözi la morton, kun aspekto de eötanazio (vd);

dum monako kaj monakino multe preûas,- bona ago, - multaj spermatozoj kaj ovoloj perdas sian ïancon;

dum geedzoj administras sufiîe grandan familion, - bona ago, - pro tiu prudenta naskokontrolo, pluraj ne naskiûas.

2. La moraleco de la agoj kun duobla efiko atentas tri flankojn de la problemo.

Unue, la bona efiko de la ago devas en si mem esti bona, por ke ûi povu esti rekta intencata, kiel motivo de la ago. Estas ekzemple bonaj motivoj: la plaîo, la utilo, la sano, la kolektiva intereso.

 

Due, la malbona sekvo povas veni kiel akcidenca sekvo de la bona, sed ne inverse la bona el la malbona. Tiu inversiûo ne povas okazi, îar la malbona ago ne povas esti rekte intencata. La mortigo de alia ne povas esti rekte dezirata, sed nur la mema sindefelto.

Estas subtila distingo inter sindefendo, kun rezulto de mortigo de la agresanto, kaj sindefendo per la rekta mortigo de la agressanto. Kolubro kiu manûas ranon, fakte nur deziras manûi, kvankam konsekvence mortas la rano.

Same, fortaj analgezioj (vd), bezonaj por mildigi la doloron, povas okazigi la morton, kiel en eötanazio (vd).

Tiel same, la plimulto de la sekvaj kondutoj estas en si mem celantaj ion pozitivan, dum fakte okazas perdo de spermatozooj kiuj mortas.

Oni tamen ne taksu îiun duoblan efikon kiel malbonan. Tiu alia efiko okazas ordinare kiel nura transformo de la naturo en novajn eblecojn.

 

Trie, estu racia proporcio inter la bona efiko kun la malbona efiko. Do, neniu defendu sin kontraö sensignifaj agresoj per troigaj reagoj kies rezultoj estas troige malbonaj.

 

Se la bona efiko ne sufiîe motivas, ne okazas sincereco. Foje la mortiga sindefendo estas akompanata de aliaj kaïaj celoj. Tio okazas ankaö en militoj de sindefendo, kiuj tamen celas kaptojn de teritorioj kaj aliaj riîaëoj.

Kutime, la embarasoj pri la agoj kun duobla efiko situas en tiu tria elemento, îar la homoj tre varie taksas la valorojn. Cetere pluraj estas nesciuloj, eraremaj, egoismaj, pasiaj, malbone intencitaj, ne prudentaj.

 

Sendepende de la subjetiva problemo de taksado, - nescio, eraremo, egoismo, pasio, malbona intenco, neprudenteco, - la problemo de taksado povas resti dependa de io objektive dubema.

Tiam la moraleco de ago de duobra efiko restas dependa de la doktrino pri la probabla opinio. Oni ne estas devigata elekti la plej probablan. Sufiîas ke la simpla probableco okazu, por ke la moraleco okazu (vd 6670).

E. Pauli.

 


EFIKO BUMERANGA. 1516.

A: boomerang. F: effet boomerang. G: Bumerang. H: I: P: efeito boomerang. R: (bumeráng).

 

1. Erudicia esprimo, bumeranto devenas el la angla boomerang, vorto origine el Kimero, kaj kiu signifas agon kun efiko revena sur la aganto. Tiel estis nomata ëetilo de aöstraliaj ;indiûenoj, kiu revenas la ëetinto, se ûi ne trafis la celon.

 

2. Bumeranga efiko, enkadre de sociaj aferoj, estas iniciatoj, leûoj, dekretoj de kontrolo,kies celo estas korekti situacion, kiu tamen fariûas ankoraö pli malbona pro la ne antaövidita alia inversa efiko.

Jen social fenomeno, pro kiu teoriumas sociologio kaj filozofio, politikistoj kaj administrantoj. Tiu socia fenomeno okacas, îar sociaij fenomenoj operacias per interago. Ekzemple, se iu atakas, la alia sindefendas sin per alia atako.

Sekve, la bumeranga efiko restas kiel saûa regulo de la homaj interagoj, kaj kiuj estas studataj en la diversaj kampoj de la socio..

 

La sekvo de la bumeranga efiko estas, ke en sociaj aferoj, kiel la interagado facile fariûas, la efika administrado postulas saûon, akirita pere de studo, prudenteco kaj sperto. Sen tiu aparta zorgo, gvidantoj malsukcesas.

 

3. Se leûo protektas laboristojn per kreo de sociaj devoj flanke de la entrepreno, tiu entrepreno jam fariûas pli severa, kiam ûi dungas laboristojn.

Per ampleksa leûaro, la interrilatoj de la ekonomio estu regulata, tiamaniere ke îio antaöeniru glate.

Se registaro fiksas la prezojn, por ke ili ne altiûu, la produktantoj evitas produkti kelkajn varojn de ili konsiderataj malpli profitaj. Se en merkato multobliûas la varoj kun falo de la prezoj, la produktanto tendencas en alia sezono ïanûi la objekton de produktado. Nur iom post iom fariûas la ekvilibro de prezoj.

4.Same en edukado, precipe en lernejo, la interago regas la metodojn (vd). Kiu eduka simple per puno, tiu preparas la edukenduloj por reagi kaj resti same agresemaj.

E. Pauli.

 


EFIKO. Proporcio de ka zo kaj ... 1517.

 

1. Ordinare oni konstatas, ke okazas proporcio inter kaözo kaj efiko. Îefe, la konstate estas, ke la malplimulto ne kreas ion pli grandan.

Tamen, kelkaj fenomenoj de la naturo ïajne kontraödiras tiun leûon, precipe enkadre de la kreskado de la vivaj estaëoj kaj en la evoluo de la specoj.

Gravas, do, demandi spekulacie pri la proporcio inter kaözo kaj efiko. Kompreneble, empiriisma filozofio ne multe povas diri pri tio, îar ûi estas simple dependa de la empiria fakto. Sed oni demandu almenaö, kion eblas elpensi per la racionalisma.

Aldone, kaözoj kreas efikojn en sinsekvo, kaj tiam aperas la etika problemo de agoj kun duobla efiko, bona kaj malbona (vd 1515).

Cetere, la temo pri proporcio de kaözo kaj efiko estas en dependo de la ûenerala doktrino pri kaözo (vd).

 

2. La proporcio inter kaözo kaj efiko estas apliko de pli ûeneralaj principoj. Kompreneble, pli granda efiko restas sen kaözo, en tiu parto kiu estas pli granda. Sekve la senproporcieco de pligranda efiko restas sen racia ekspliko.

Simila al principo de proporcio inter kaözo kaj efiko estas la Leûo de ekonomio de la naturo (vd 1571), kiu asertas ke estaëoj ne estas multobligataj sen bezono.

E. Pauli.

 


EFLUVO, efluvoj. 1518.

Gr: , - ; . L: effluvium, -ii; effluvia.

A: effluvium, effluvia; effluxes. F: effluve, -s. G: Ausfluss. H: efluvio, -s. I: effluvio. P: efluvio, -os. R: (isteîenie).

 

1. Etimologie, efluvo devenas el la latina effluvium (= elfluo), kunmeto el e-, ex (=el) kaj fluo , -ere (= flui), enkadre de la eöropa radiko bhleu (=flui abunde).

Substantiva radiko. Vortformoj: efluvo, kronefluvo (elektra fenomeno).

 

2. Efluvo estas subtilaj elementoj elirantaj el korpo kaj sen preciza determinebleco.

Kiam la elfluantaj elementoj estas klare determineblaj, oni preferas pli precizam vorton; ekzemple, parfumo.

Sed, kiam ne okazas determinebleco, aö kiam oni ne bezonas esprimi la determineblecon, efluvo fariûas la trafa vorto.

 

3. Fake, en filozofio, jam Empedoklo eksplikis la konon per efluvo emananta el al konataj aferoj, kaj enirantaj la sensaj organoj. Îiu organo havas specifajn porojn por ricevi la koncernajn efluvojn (Teofrasto, Pri la senso, 7), fr. 89, Diels).

Atomistoj same hipotezis pri la efluvoj, konsistigataj el forlasantaj atomoj elirantaj el la korpoj kaj atingantaj la homaj okuloj. Per tiuj fariûis ebla la kono (Lukrecio, De rerum natura, IV).

Locke reprenis la teorion de efluvoj (Essay on human understanding, II, 8).

 

En fiziko, efluvo estas malforta lumado okazinta en empolo kun dilatita gaso, aperanta post kiam la elektrostatika tensio superas certan valoron.

Same en fiziko, efluvo estas la elektra malïarûo aperanta îirkaö konduktilo sekve de la joniûo de la atmosfero, post kiam la elektra tensio de la surfaco atingas sufiîan valoron.

3. Efluvaj fenomenoj estas rigardataj kun admiro de homoj ne sufiîe informitaj, kaj de ili foje interpretataj kiel mistikaj fenomenoj.

Neadekvata koncepto pri la spirito, okazigas la miskomprenon, ke efluvoj estas manifestiûo de alparolantaj spiritoj. Viziuloj povas havia tiajn anomaliaj impresoj kaj interpreti ilin kiel supernaturaj mistikaj diaj kontaktoj.

Efluvoj sugestas misteron, foje sanktecon. Pro tio artistoj kreas bildojn de sanktuloj kun efluvoj îirkaö la kapo.

E. Pauli

 


EFSHAR. (He: 1520)

Hebrea vorto, ekvivalenta al ebla, kaj kies abstrakta formo estas efsharut (= ebleco). (vd. Jacob).